Krizosztom Kruesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krizosztom Kruesz [krizostom krues], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kruesz Krizosztom estis hungara pastro, benediktana ĉefabato, instruisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1878). Kelkaj hungaraj dokumentoj mencias nomformojn Kruesz Károly Krizosztom, Kruesz Károly, Kruesz János.

Krizosztom Kruesz

Krizosztom Kruesz [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1819 en Hungara reĝlando en Völgyfalva (nuntempa Zillingtal en Aŭstrio). Li mortis la 11-an de januaro 1885 en Sopron.

Biografio

Krizosztom Kruesz frekventis gimnazion en Győr, poste en 1835 li iĝis membro de benediktanoj, tial li prenis la nomon Krizosztom. Li plulernis en Győr, poste en Bakonybél, kie li lernis de Izidor Guzmics, fine ankaŭ en universitato de Pest (urbo) li lernis. En 1843 li pastriĝis, poste li instruis en diversaj urboj. En 1865 li estis nomumita ĉefabato de Pannonhalma, tial li aŭtomate iĝis senatano. Li kreis altlernejon en Pannonhalma.

Verkaro (elekto)

  • A szervetlen és szerves vegytan rövid vázlata: A felgymnasiumi ifjuság számára (Mallonga skizo de la neorganika kaj organika kemio: por junularo de altgimnazio), (1865)
  • Győrmegye éghajlata és földdelejessége (1874)
  • A jelenkor bajairól (1879)

Fontoj