Bakonybél
El Vikipedio
Bakonybél (bakonjbEl) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Zirc.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 8457
- Telefonprefikso: 88
Situo [redakti]
La vilaĝo situas en montaro Bakony en valo, laŭ flankovojoj. Zirc troviĝas 16 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1083 en formo Beli. Dum la mezepoko la klostro havis famon (supozeble fondita en 1018), tie vivis Sankta Gerardo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. Germanoj kaj slovakoj refondis la komunumon. Inter 1815-1859 vitrofarejo funkciis apud la vilaĝo.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, apoteko, kuracejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika Preĝejo de Sankta Maŭrico (Bakonybél)
- baroka monaĥejo, nun gemaljunulejo
- kapelo kaj pilgrimloko omaĝe al Sankta Puto
- subĉiela muzeo
- ekskursejoj
Famuloj [redakti]
En Bakonybél mortis teologo Izidor Guzmics.