Kroisegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroisegg, Hidasrákosd [hidaŝrAkoŝd] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Grafenschachen.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kroisegg situas laŭ rojo meze de arbaro. Pinkafeld troviĝas je 7 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La romianoj postlasis tie ponton. La unua mencio okazis en 1388. La komunumo apartenis al Aŭstrio inter 1490-1644. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis ĝin. En 1910 vivis en Hidasrákosd 303 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Kroisegg aliĝis al Grafenschachen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]