Kroker-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mapo montras kie Kroker-Montaro situas en Borneo.
Kroker-Montaro vidita ekde la vojo Ranau-Tamparuli.

Kroker-Montaro (malaje : Banjaran Crocker), estas montaro en la insulo Borneo. Ĝi troviĝas en la malajzia subŝtato Sabaho, situanta en la norda duono de Borneo. Ĝi estas nomita laŭ W.M.Crocker. La montara sistemo apartigas la orientan de la okcidenta marbordo de Sabaho. Kun meza altitudo de 1 800 m, ĝi estas la plej alta montara sistemo en Sabaho. Kinabalu-Monto, kiu estas unu el la plej altaj montoj en Sudorienta Azio situas en tiu montaro. Parto de la montaro estas agnoskita kiel Nacia Parko Kroker-Montaro ekde 1984. La areo ĉirkaŭ Kinabalu-Monto estas Nacia Parko jam ekde 1964 kaj estas la unua malajzia "Monda heredaĵo de Unesko".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 5° 45′ N 116° 30′ O / 5.750 °N, 116.500 °O / 5.750; 116.500 (mapo)