Krusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krusto (de la latina vorto crusta kaj la germana vorto Kruste) laŭ PIV estas

  1. ekstera, de kuirado malmoliĝinta parto de bakaĵo (ekzemple de pano, de pasteĉotorto)
  2. bakita pastaĵo en formo de ujo, por enmeti iajn manĝaĵojn,
  3. en tekniko, malmoliĝinta parto, kiu formiĝas supraĵe de pli-malpli likvaj substancoj
  4. kaj en medicino, patologia formiĝo el la sekiĝo de sero, puso, sango (ofte post lezo de la haŭto)

En la Romia Imperio la vorto crusta origine signis la plej supran parton de fortikita strato.

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la terkrusto, la geologie surfaca tavolo de la tero
  • kaj tiun pri la krustacoj, la bestoj kiuj karakteriĝas per protekta "krusto" (karapaco)