Kuirejstablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuirejstablo
Rustimuna kuirejstablo
Kuirinsulo

Kuirejstablo estas stablo fasonita por la kuirado. La supraĵo ofte estas el ligno, sed ankaŭ el ŝtalo, ŝtono, plastokaheloj. En kaj super la stablo plejofte estas ŝrankoj kaj tirkestoj. Ankaŭ ĝi plejofte enhavas vazlavilon, lavujon kaj kuirfornon. Kelkfoje fridujo estas enkonstruita.

Esperanta Bildvortaro (1988/1989) kaj Mille mots pour la maison (2007) donas la vorton labortabulo por ĉi tiu nocio.

Izolita kuirejstablo nomiĝas kuirinsulo.