Kuirhorloĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuirhorloĝo en la formo de frigidilo

Kuirhorloĝoovohorloĝo estas helpilo dum la kuiradofritado. Ĝi estas speco de vekhorloĝo kiu servas kiel memorigilo por indiki kiam difinita tempo forpasis kaj oni denove devas atenti la kuiratan manĝaĵon.

Kuirhorloĝo povas konsisti el streĉa mekanismo kiu post difinita tempo donas signalon. Kuirhorloĝoj estas farataj en ĉiuspecaj ludaj formoj kaj modeloj. Ankaŭ ekzistas diĝitaj kuirhorloĝoj, kiuj funkcias per pilo. Ofte tiuj havas pli da funkcioj ol tiuj kun streĉa mekanismo.

Ankaŭ ekzistas sablohorloĝoj uzeblaj kiel kuirhorloĝo sed tiam kompreneble la signalo mankas.

Fotaro[redakti | redakti fonton]