Kunukudomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunukudomo
Sklavodomoj sur Bonero

Kunukudomo (en Papiamento: kas di kunuku; kio signifas domon de kamparo) estas la nomo donita al la antaŭaj sklavodomoj sur la Ĉebordaj Antiloj de la nederlandaj antiloj (Kuracao, Arubo kaj Bonero) ĉe la marbordo de Venezuelo.

Kunuku signifas plantejon kaj ankaŭ kamparo. Post la konkero de la insuloj fare de la nederlandanoj ili estis konstruitaj fare de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio sur grandskalaj plantejoj por la komerco kun Eŭropo. Por la laboro sur la plantejoj afrikaj sklavoj estis alportitaj kaj konstruis domojn sur la plantejo en la kutima okcidentafrika stilo. Por la muroj ili uzis komunajn materialojn de la insuloj, kiel koralŝtonon, argilon en kadro de branĉoj kaj lignon, kaj por la plafonoj: kanon. Tiuj materialoj estas indikitaj per pluraj Papiamento-vortoj: kas di yerba signifas "pajlokabanon" aŭ "pajlodomon ", kas di torto "lomokabanon" kaj kas di pal'i maishi "kabanon el maizotigoj".