Kuraĝigistinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuraĝigistinoj
speco de danco
gimnastikodanco • homa aktiveco
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Kuraĝigistinoj ekzercas antaŭ matĉo.
Kuraĝigistinoj

Kuraĝigistinoj, foje aklamistinoj (angle: cheerleaders (prononcu :ĉirlider:) - cheer + leader = kuraĝigado + gvidanto, esperante eble kuraĝigistinoj aŭ aklamistinoj, estas specialistinoj de sporta fako origine estiĝinta kiel maniero de grupa kuraĝigado kun komplika koreografio, sed hodiaŭ dum sportaj eventoj dum kiuj okazas instigado de la entuziasmo de la homamaso kaj la ludantojn de certa teamo Aklamistinoj devas rapide kaj energie realigi programon kies elementoj konsistas el miksaĵo de saltoj, dancoj, levado de la kruroj, movoj de la manoj, gimnastiko, akrobataĵoj (ekzemple piramidigo, vidu apudan bildon) je sono de ritma kaj dinamika muziko[1].

Iuj aklamistinoj praktikas libertempe, aliaj profesie. Temas plejparte pri virina sporto, sed en malpligranda mezuro praktikas ĝin praktikas ankaŭ viroj. Kun tiu ĉi sporto povas komenci ĉiu eĉ sen tiu ĉi preparo, se tiu havas sufiĉe da kuraĝo kaj komplezo labori kun si. Povas dediĉi al ĝi infanoj de junaĝo, poste konkurse de ses ĝis dek unu jaroj en kategorio peewees, de dek unu ĝis dek kvin jaroj en kategorio junioro kaj ekde dek ses jaroj en kategorio senioro.

Tiu aktivado ludas gravan rolon en la ceremonio de matĉoj de diversaj sportoj kiel ĉe korbopilkado, usona piedpilko kaj kriketo. Tiu komencis kiel usona kutimo sed danke al filmoj kaj televidserioj por junuloj, ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo, kie oni imitas pli malpli la usonan kutimmanieron.

Filmoj pri kuraĝigistinoj[redakti | redakti fonton]

  • John Tucker Must Die (2006)
  • Bring It On: All Or Nothing (2006)
  • Man of the House (2005)
  • Bring it On Again (2003)
  • Sugar & Spice (2001)
  • Bring It On (2000)
  • Cheerleader Camp (1987)
  • The Dallas Cowboys Cheerleaders 2 (1980)
  • The Dallas Cowboys Cheerleaders (1979)
  • Cheerleaders Wild Weekend (1979)
  • Revenge of the Cheerleaders (1977)
  • The Swinging Cheerleaders (1974)
  • The Cheerleaders (1973)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Claque