Kurt Stiefel
Kurt STIEFEL (naskiĝinta en 1926) estas germana skulptisto.
Post trejniĝo ĉe la Faklernejo por (ŝton)skulptisto je Königslutter am Elm kaj ĉe Leo Wagner en Treffurt li troviĝis ekde 1963 en Vajmaro.[1] kie li transprenis la atelieron de Rudolf Schwarz (de ĉe strato Haeckelstraße).
Lia fokuso estas sur la kampo de ŝtonrestaŭrado kaj monumentflegado. La geologo Walter Steiner akurate listigis ties renoviglaborojn. Por la juda tombejo de Vajmaro li kreis en la jaro 1983-a admonŝtonon pri holokaŭsto.
Laboraĵoj de Stiefel (restaŭrado/kompletigo)[redakti | redakti fonton]
- 1971: Konkoputo (Vajmaro), grejso el Cotta (Dohma)
- 1972: tombo de la Bertuch-oj ĉe Vajmarhaloparko, konka kalko el Oberdorla
- 1972/73: kompletigoj ĉe Cranach-domo (Vajmaro), grejso el Reinhardtsdorf-Schöna
- 1974: Sächsischer Hof (Vajmaro), gabloornamoj, ruĝa bunta grejso el Uder
- 1974: domo Deutschritterhaus, gabloornamoj kaj figuroj
- 1985/86: puto Löwenbrunnen, grejso el Cotta
- Kastelo Belvedere, kvar gablovazoj, konka kalko el Oberdorla
- Kastelo Kromsdorf: kompletigoj ĉe ne tute 60 bustoj, grejso el Seebergen
- karesplastiko por Diesterweg-lernejo (dizajno de Ulrich König)
- 1987: puto Geleitbrunnen, nova dekoraci-vazo surkolona, grejso el Cotta
- memortabuloj por Walter Gropius, Henry Van de Velde, Alfred Ahner
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar, Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 82.