Juda tombejo de Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iama juda tombejo de Vajmaro

La Juda tombejo de Vajmaro (germane: Jüdischer Friedhof) el la 1774-a jaro situas en Vajmaro, Germanujo, ĉe Rothäuser Berg, ĉe la angulo de la stratoj Leibnizallee kaj Musäusstraße (areo 38/grundo 244). Ĝi iam estis multe pli granda: de 9,26 aroj restis nur 2,35 aroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la regado de Anna Amalia venis la unuaj judaj familioj al Vajmaro. Verŝajne bona oferto al la bankisto, komercisto kaj tukisto Jacob Elkan estis la kauzo. Elkan ankaŭ iĝis kortega ĉefekonomikisto. Johann Wolfgang von Goethe en la elegio "Auf Miedings Tod" porĉiamigis Elkan tiel: Der tätige Elkan läuft mit manchem Rest, und diese Gärung deutet auf ein Fest.

En 1774 Elkan iniciatis la starigon de tombejo por judoj Vajmare, kiuj tiam ne rajtis entombiĝi sur kristanaj tombejoj. La dukino aprobis tion cedante grundon. Kun najbara teritorio (kiun akiris en 1776 la familio Ulmann) estiĝis 1808 granda kadavrokampo. La unuaj entombigitoj estis el la familioj Elkan, Löser, Callmann, Moritz, Ulmann kaj Lichtenstein. La lasta ceremonio estis en 1892. Judoj vajmaraj estis entombigitaj ankaŭ sur aliaj tombejoj (ekz. en Erfurto), de la 19-a jarcento ankaŭ sur la normala tombejo (ekz. la kortega kapelestro Eduard Lassen).

Pro nekresko de la juda komunumo en Vajmaro (la lastaj judoj jam en la komenco de la 20-a jarcento elmigris) la tuto kadukiĝis: la muraro parte detruiĝis, tomboŝtonoj terenfalis aŭ surŝutiĝis tere. Nesakrala uzo nature sekvis, ekz. kiel fruktarba zono. En 1952 dek trovitaj tomboŝtonoj kun apenaŭ legeblaj epitafoj estis restarigitaj kaj en 1982 estiĝis la nuna ordigo de ili. Tre engaĝiĝis la instruistino kaj historiistino Eva Schmidt.[1]

Antaŭ kelke da jaroj la tuto deklariĝis kulturmonumento kaj nun informtabulo klarigas la lokon al oni. En 1983 aldoniĝis holokaŭsta memorŝtono (de la artisto Kurt Stiefel). Rekonsekriĝo sukcesis en la 20-a de novembro 1983. Ankaŭ la originala gisfera portalo estas tie. Post militofino kelkaj eksaj koncentrejanoj de Buchenwald estis surloke entombigitaj, ekz. Josef Cygler kiu mortis en la 1.8.1945.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roland Dressler, Jochen Klauss: Weimarer Friedhöfe. Böhlau, Weimar u. a. 1996, ISBN 3-412-00496-0, p. 32-33
  • Eva Schmidt: Jüdische Familien im Weimar der Klassik und Nachklassik (=Weimarer Schriften des Stadtmuseums, 48). Weimar 1993. ISBN 3-910053-24-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schmidt ankaŭ helpis la amikinon kaj judinon Else Behrend-Rosenfeld kiu fuĝis en aŭgusto 1942 el internigejo apud Munkeno, vivis kaŝe en Berlino kaj Freiburg kaj alvenis finfine feliĉe en Svislando. Krome pagis Eva Schmidt fuĝohelpanton por Else. - Kp. ĉi-rilate la libran prezentadon "Leben in zwei Welten" - ĉe la Urba arkivo de Vajmaro, 6.9.2011
50.9799111.33745