Kveta
Kveta (urdue: کوئٹہ, en aliaj lokaj lingvoj: کوټه, کویته kaj Koŧá) estas metropolo, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo de Pakistano.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- loĝantaro: 896.090 (2010)
- horzono: UTC+ 5 (somere UTC + 6
- poŝtkodo: 87300
- telefonkodo: 081
- Supermara alteco: 1676-1900 m
- Areo: 2653
- 30°12′38″N 67°01′08″O / 30.21056°N, 67.01889°OKoordinatoj: 30°12′38″N 67°01′08″O / 30.21056°N, 67.01889°O
Geografio [redakti]
Kveta situas proksime de Afganio inter montoj. La plej proksima urbo estas Kandahar.
Historio [redakti]
Kveta menciiĝis nebule unuafoje en la 6-a jarcento apartenanta al Persa Imperio. Post jarcento pro konkero ĝi apartenis al kaliflando. En 1828 la unua eŭropano vizitis la urbon. En 1839 la britoj okupis Kveta-n, kiu aliĝis al Brita Imperio en 1876. En 1935 terura tertremo okazis, proksimume 40,000 homoj ankaŭ pereis. Poste la britoj rekonstruis la urbon dum 1 jaro pro la graveco. Dum la afgana militado rifuĝintoj alvenis. En 2008 denove tertremo okazis.
Klimato [redakti]
Kveta havas kontinentan kaj sekan klimatojn. La temperaturo inter majo-septembro estas pli, ol 40 °C-ojn (averaĝe 24 °C), vintre foje frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 213 mm, en ĉiuj monatoj pluvas-neĝas, sed precipe inter decembro-aprilo.
Trafiko [redakti]
Kveta havas internacian flughavenon. Fervoje Karaĉio estas 863, Lahore 1170, Peŝavaro 1587 km-ojn kaj estas kontakto ankaŭ al Irano. La menciitaj lokoj havas ankaŭ vojajn kontaktojn, krome estas vojo al Afganio.
Vidindaĵoj [redakti]
- lago Hanna (ankaŭ feriejo) 10 km-ojn for
- Nacia parko 20 km-ojn for
- geologia kaj arkeologia muzeoj
- biblioteko