Kyiv Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kyiv Post

emblemo

periodaĵo • retgazeto
Speco semajna

Establodato 18-a de oktobro 1995
ISSN 1563-6429

Retejo kyivpost.com
vdr

La periodaĵo Kyiv Post estas la plej malnova anglalingva gazeto en Ukrainio, fondita en oktobro 1995 fare de la usonano Jed Sunden, tiam vivanta en Kievo. La 8-an de novembro 2021, la gazeto provizore estis fermita post la malkonsento de la redakcio kun laŭplanaj ŝanĝoj. Multaj el la raportistoj tiam aliĝis al la samtempe fondita nova projekto Kyiv Independent. La 11-an de novembro, Luc Chénier estis sciigita kiel la nova ĉefoficisto de la gazeto.

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]