László Dabis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Dabis [lAslO dabiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dabis László estis hungara kuracisto, profesoro. Lia origina familia nomo estis Scheff.

László Dabis [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1891 en Rákospalota. Li mortis la 20-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Dabis frekventis akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1914. Dum la studentaj jaroj li laboris en la universitata instituto kaj li estis sekretario de Rondo Galilei. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto, poste vicprofesoro en la sanitara instituto, sed li instruis ankaŭ en la universitato. Okazis dujara interrompo, tiam li esploris en Usono helpe de stipendio. Paŝo post paŝo li ricevis pli altajn postenojn en la instituto, kie li okupiĝis precipe pri sanitaro. Inter 1945 kaj 1956 li estis katedrestro kaj publika ordinara profesoro. Li kandidatiĝis en 1952, li ricevis premion Kossuth en 1956.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A nagyvárosi tömörülések vízellátása (1934)
  • Közegészségtani levegőhygiéne (1950)
  • A vírushepatitisek (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.