László Gillemot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Gillemot [lAslO ĵilmo], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gillemot László estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1949, ordinara en 1965) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Ferenc Gillemot.

László Gillemot [1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1912 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Gillemot frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto inter 1930-1935. Post la diplomo li ekinstruis en la teknikuniversitato. En 1941 li doktoriĝis, post 3 jaroj li iĝis katedrestro, en 1949 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. Inter 1954-1957 li estis rektoro. En 1948 li fondis metalindustrian instituton, kiun li longe gvidis. En 1970 oni fondis teknologian instituton, kies direktoro restis ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri materialoj, alojoj, veldadoj. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1957, krome ankaŭ aliajn premiojn, eĉ francan medalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A hegesztés röntgenvizsgálata (1941)
  • Fémek technológiája I. (1947)
  • A gyorshegesztő eljárások (1954)
  • Mechanikai technológia I–II (1960)
  • Anyagszerkezettan és anyagvizsgálat I–III (1965–1966)

Fontoj[redakti | redakti fonton]