László Hodány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Hodány [?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hodány László estis hungara kemiisto.

László Hodány [1] naskiĝis la 16-an de majo 1931 en Isaszeg. Li mortis la 2-an de februaro 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Hodány frekventis gimnazion en Budapeŝto en Kőbánya, poste li akiris kemian diplomon en Kemia Universitato de Veszprém en 1953. Post siaj studoj li estis inĝeniero 2 jarojn en uzino pri ŝtonaĵoj, poste li esploris en universitataj laboratorioj de Debrecen kaj Budapeŝto. En la 1960-aj jaroj li laboris en la akademia instituto, poste en fizika esplorinstituto. Li kandidatiĝis en 1963. Li okupiĝis precipe pri kaolinoj, kataliziloj, neorganaj oksidoj. Li havis edzinon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A kaolinit kicserélhető kationjainak felületi disszociációs kinetikájáról (1962)
  • A kaolinit báziscseréjének néhány kérdéséről. 1–4. (1963)
  • Theories and Measurements on Non-Isothermal Reaction Kinetics (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.