László Kaiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kaiser
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1953 (1953-05-25) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Gyula Juhász Teacher Training College • Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László KAISER (Budapeŝto, 25-a de majo 1953) estas hungara poeto, verkisto, redaktoro, dramaturgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li abiturientiĝis en la budapeŝta Gimnazio István Széchenyi en 1971. En urbo Szeged en la Porprofesora Altlernejo Gyula Juhász li finstudis la fakon de hungaraj literaturo kaj historio en 1977, poste en 1980 la hungaran fakon de la Filologia Fakultato de ELTE, respektive en la dramaturga fako de Altlernejo pri Teatro- kaj Filmarto en 1983.

Li laboris kiel helplaboristo, kiel bibliotekisto en la Ĉefurba Biblioteko Ervin Szabó , kiel dramaturgo inter 1983–85 en la Teatro Petőfi en urbo Veszprém, ekde 1985 en la Filmstudio Pannónia, poste nomita Studio Videovox kiel dublaĵlektoro. Ekde 1995 li estas gvidanto kaj profesoro de la Eldonejo kaj Instrua Studio Hungarovox. Inter 1989–91 li estis redaktoro de la gazeto Szinkronika, ekde 1999 gvidanto de la kritika rubriko de la literatura gazeto PoLíSz, poste ĝia vica ĉefredaktoro, ekde 2000 ĝis 2004 ĉefredaktoro de la Műemléklap (gazeto pri artaj monumentoj!), en la nova nomo Örökségvédelem (’Heredaĵdefendo’). Li redaktis pli ol cent librojn. Li verkis antaŭparolon al multaj klasikaj kaj nuntempaj verkoj.

Aperintaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Üdvözlet a vándornak [’Saluton al la migranto’] (poemoj kun la grafikaĵoj de András Jánosi, 1996)
  • Eseménynaptár Berzsenyitől Bódy Gáborig [’Eventaro de Berzsenyi ĝis Gábor Bódy’] (studoj, 1998)
  • Ludas Matyi (zenés játék Fazekas Mihály elbeszélő költeménye nyomán, kottás-szöveges kiadvány, zeneszerző: Rózsa Pál, 1999) [’Maĉjo Ansera (muzika ludo laŭ la epika poemo de Mihály Fazekas, eldonaĵo kun muziknotoj kaj teksto, komponisto: Pál Rózsa (komponisto)
  • Üdvözlet a vándornak [’Saluton al la migranto’] (Mizikigitaj poemoj, eldonaĵo kun muziknotoj kaj teksto, komponisto Pál Rózsa, 1999)
  • Magyar Ferenc (Életinterjú az Új Ember egykori felelős szerkesztőjével, 2001)
  • Dr. Hársing Lajos. Hivatása szinkrondramaturg (interjú, emlékezés, 2003)
  • Összes ajtómat kitárom (versek, 2004)
  • Remekírókról, remekművekről (esszék, 2005)
  • Éri István. Egy apróhirdetésen vett régész emlékezései (életinterjú, 2005)
  • Dallos Szilvia titkai (életinterjú, 2005)
  • Lángok, tüzek között – Fra fiamme e fuochi [’Inter flamoj kaj fajroj’] (elektitaj poempj rn hungara kaj itala lingvoj, en la traduko de Ferenc Baranyi, 2006)
  • Tűz van, mami! [’Panjo, estas fajro’] (noveloj, 2006)
  • Elfogult beszélgetéseim [’Miaj neobjektivaj interparoladoj’] (20 intervjuoj, 2008)
  • Álmom a csönd [’Mia revo estas la silento’] (poemoj, 2009)
  • Egyéniségek és filmművészet [’Individuoj kaj filmarto’] (Sep portretoj, 2010)
  • Galambok és vérebek [’Kolomboj kaj sanghundoj’] (poemoj, 2012)

Rekonoj, premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1991. Stipendio József Eötvös
  • 1999. Poresplora stipendio Péter Józsa de Publika Fondaĵo Hungara Kinoarto [’Magyar Mozgókép Közalapítvány Józsa Péter-kutatói ösztöndíj’]
  • 2003. Salvatore Quasimodo-költői oklevél [’Poeta diplomo Salvatore Quasimodo’]
  • 2004. Lant és Toll-díj [’Premio Liuto kaj Plumo’]
  • 2005. Salvatore Quasimodo-költői oklevél
  • 2006. Petőfi Sándor-sajtószabadság díj
  • 2006. Nemzetközi Brianza-díj
  • 2010. Nemzeti Kulturális Alap-alkotói ösztöndíj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kortárs magyar írók 1945-1997 Bibliográfia és fotótár [’Bibliografio kaj fotaro’] (Eldonejo Enciklopédia Kiadó, 1998)
  • A magyar irodalom évkönyve - 2008 [’Jarlibro de la hungara literaturo, 2008’] ( Eldonejo Széphalom Könyvműhely, 2009)
  • Ki kicsoda - 2009 [’Kiu estas kiu? 2009’] (MTI, 2008)

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kaiser László en la hungara Vikipedio.