László Kassay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kassay
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1919 (1919-04-05)
en Vámosgyörk
Morto 18-an de oktobro 2014 (2014-10-18) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto
vdr

László Kassay [lAslO kaŝai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kassay László estis hungara inĝeniero pri arbaroj kaj maŝinoj, altlerneja instruisto.

László Kassay[1][2] naskiĝis la  5-an de aprilo 1919(nun 1919-04-05) en Vámosgyörk, li mortis la 18-an de oktobro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kassay maturiĝis en gimnazio en Gyöngyös en 1937, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József (la aktuala fakultata kampuso tamen estis en Sopron) en 1942. Post la diplomo li estis asistanto jaron samloke, poste same jaron li estis inĝeniero en arbaro ĉe tiam hungara urbo Nagybánya, pli poste li soldatiĝis pro la milito, fine li estis militkaptito. Post la liberiĝo inter 1945-1948 li laboris en ŝtata arbara bieno, poste en ŝtata priligna uzino. Inter 1951-1954 li havis ministerian postenon, sed poste li estis kondamnita kun falsaj akuzoj, sed en 1956 li rehabilitiĝis. Ekde 1955 ĝis la emeritiĝo li havis altajn postenojn en diversaj laborejoj, dum li ankaŭ prelegis en Agrikultuta Universitato inter 1964–1974. Intertempe en 1960 li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto, li kandidatiĝis en 1977 kaj doktoriĝis en 1995. Pro la dua diplomo li ofte okupiĝis pri la agrikulturaj maŝinoj. Lia edzino naskis filinon en 1968 kaj li ricevis dufoje premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Híd- és vízépítéstan. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1942)
  • Falepárlás az erdőgazdaságban. (1949)
  • A mezőgazdasági munkák gépesítettsége és a munkaerő-szükséglet. (1952)
  • Mezőgazdaságunk gépesítettsége és a mezőgazdasági termékszakasz útjain felvetődő, egyes gépesítési kérdések. (1964)
  • A mezőgazdasági gépek hasznossági tényezője és az ezzel összefüggő naturális géprendszer elmélete. (disertaĵo, 1976)
  • Die Berechnung des Nutzwertes landtechnischer Arbeitsmittel als Energieäquivalent. (monografio, 1980)
  • Kísérleti eredmények a használati értékanalízis módszerének általánosításában. (disertaĵo, 1990)
  • Comparison of Business Potentials of Farms Operating in Different Countries by Using the C-Eta Method. (1997)
  • A búzatermésátlag táblánkénti előrejelzése. Új termelési függvény alkalmazásának előnyei. (2007)
  • Nyíló virágok, hervadó levelek. (poemoj, 2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.