László Tápay-Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Tápay-Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó János László
Naskiĝo 20-an de junio 1874 (1874-06-20)
en Szeged
Morto 18-an de majo 1941 (1941-05-18) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • kulturhistoriisto
vdr

László Tápay-Szabó [lAslO tApai-sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tápay-Szabó László estis hungara ĵurnalisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis Szabó János László.

László Tápay-Szabó[1] naskiĝis la 20-an de junio 1874 en Szeged, li mortis la 18-an de majo 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Tápay-Szabó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1891 li partoprenis en fondo de stenografia gazeto, poste li redaktis ĝin. Post 2 jaroj li ankaŭ kontribuis en aliaj (hungaraj) gazetoj kaj li vivis en pluraj urboj. Ekde 1918 li instruis en Scienca Universitato Ferenc József de Koloĵvaro, ekde 1923 en Universitato Kolumbio. Baldaŭ li hejmenvenis kaj ekde 1930 li estis titulara eksterordinara instruisto de Scienca Universitato Ferenc József de Szeged. Li verkis ankaŭ librojn. Li edziĝis en 1901, la edzino naskis filinon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A gyorsírás tanításának módszertana (1893)
  • Az ismeretlen és a lelki problemák (tradukaĵo, 1900; 1906)
  • Pályamutató (1901; 1904; 1908)
  • Jókai élete és művei (1904; 1905)
  • A modern újságírás (1916)
  • Az igazi Amerika (vojaĝpriskribo, 1925)
  • Szegény ember gazdag élete (rememoroj, 1928)
  • Az emberiség története (1936)
  • Csokonai (biografia romano, 1941)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]