LEO Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trajno de Leo Express dum testoj

LEO Express estas privata ĉeĥa fervoja kompanio fondita en jaro 2010 de Leoš Novotný[1]. Kompanio trafikas de decembro 2012 siajn trajnojn inter Prago kaj Ostrava[2]. Por tiu ĉi linio kompanio uzas elektran trajnkompleton 480. En trajnoj estas tri klasoj: Economy, Business kaj Premium. Entute povas en trajno vojaĝi 237 homoj[3]. En estonteco volus Leo Express oferti trajnan konekton inter Brno kaj Prago, inter Ostrava kaj Vieno, inter Prago kaj Ústí nad Labem kaj inter Prago kaj České Budějovice[4].

Tarifo

Prezoj de biletoj estas diversaj - LEO Express uzas modelon, kiun uzas flugkompanioj - do se oni aĉetas bileton pli frue kaj por trajno, kiu ne estas en tempo, kiam plej multe da vojaĝantoj bezonas vojaĝi, oni povas ŝpari. Aldone LEO Express ofertas klientan karton kun rabato 20 % je ĉiu bileto por Economy klaso (aldone ĉiu posedanto ankaŭ ricevas botelon de Kofolao.

Trajnhoraro de decembro 2013

De decembro havas LEO Express jenajn konektojn: De Prago al Ostrava 8 konektojn, de tio unu konekto estas de Bohumín ankoraŭ ĝis Karviná. De Prago al Staré Město u Uherského Hradiště estas unu konekto (matena trajno de Staré Město u Uherského Hradiště kaj posttagmeza trajno de Prago)[5].

Planoj

En mezo de aprilo 2014 kompanio anoncis planon trafiki trajnojn je linio Prago - Košice, en kunlaboro kun Železničná spoločnosť Slovensko (de decembro 2014).[6]

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.le.cz/cms/9-veden%C3%AD-spole%C4%8Dnosti-.html
  2. http://www.le.cz/cms/4-o-n%C3%A1s.html
  3. http://www.zelpage.cz/clanky/leo-flirt-realitou-rychlejsi-nez-modri-komfortnejsi-nez-zluti
  4. http://www.le.cz/cms/37-trasy-a-stanice.html
  5. http://le.cz/cms/72-pro-cestujici.html
  6. http://byznys.ihned.cz/zpravodajstvi-cesko/c1-62028560-po-jancurovi-vyrazi-na-slovensko-i-leo-express-usiluje-o-trat-do-kosic