La Celle-Saint-Cloud
| La Celle-Saint-Cloud | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Pariza Regiono | ||
| Departemento | Yvelines | ||
| Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||
| Kantono | La Celle-Saint-Cloud (ĉefurbo) | ||
| Urbestro | S-ro Olivier Delaporte 2001-2008 |
||
| Poŝtkodo | 78170 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 78126 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 21 527 (2005) | ||
| Loĝdenso | 3 698,8 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 6′ O48.8776042.100927Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 6′ O | ||
| Alto | De 75 al 176 m | ||
| Areo | 5,82 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
La Celle-Saint-Cloud estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono.
Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cellois aŭ Celloclodoaldiens.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La Celle-Saint-Cloud ĉefe troviĝas sur la orienta kaj okcidenta flankoj de la valeto de la Drionne, kaj cetere plietendiĝas sur la plataĵo de Versailles sude. Ĝi situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente de Saint-Germain-en-Laye kaj 6 kilometrojn norde de Versailles, je la landlimo kun la departemento Hauts-de-Seine.
La komunumo havas landlimojn kun Rueil-Malmaison nordoriente, Vaucresson sudoriente, Le Chesnay sude, Rocquencourt sudokcidente, Louveciennes okcidente kaj Bougival nordokcidente.
Historio [redakti]
La nomo de la urbo devenas de la latina vorto cella, kiu malnovtempe signis ŝirmejon por ĉasistoj aŭ arbohakistoj, kaj de Clodoald, unu el la nepoj de Kloviso la 1-a kiu starigis tie monaĥejon.
La komunumo havis plurajn nomojn tra la jarcentoj : La Celle-sur-Seine, Cella Villaris, Celle Fratum, La Celle-lez-Charlevanne, La Celle près Bougival, antaŭ fariĝi La Celle-Saint-Cloud je la 17-a jarcento. Ĝi cetere nomiĝis La Celle-les-Bruyères dum la franca revolucio de 1789.
Je la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la teritorio de la komunumo, proksima al la kastelo de Versailles, estis uzita kiel ĉastereno far la francaj reĝoj.