Departemento La Guajira
La Gŭaĥira estas departemento de Kolombio. Ĝi ekestis la 1-an de januaro 1964.
- Ĉefurbo: Riohacha (99 000)
- Areo: 20 848 km²
- Loĝantaro: 526 000
- Urboj: Maicao (148 500), Uribia (69 200)
La Gŭaĥira estas la plej norda departemento de Kolombio; ĝi troviĝas sur duoninsulo samnoma, norde kaj okcidente banata de la Kariba Maro kaj oriente de la Golfo de Venezuelo, okupante plej parton de la Guajira Duoninsulo. Sude ĝi limas al Venezuelo kaj al la kolombia departamento Cezaro; sudokcidente al la departemento Magdaleno. Parto de la teritorio estas parto de la montaro Serranía del Perijá.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke bazaj informoj (hispanlingvaj) pri La Guajira