La Hobito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La hobito, aŭ tien kaj reen
Origine The Hobbit or There and Back Again
La hobito, aŭ tien kaj reen
kovrilpaĝo dizajnita de Tolkien mem
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro J.R.R. Tolkien
Ilustristo J. R. R. Tolkien
Lingvoj
Origina lingvo Angla
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1937
Loko Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Eldonejo George Allen & Unwin
Lando Britio
Trajtoj
Paĝoj 310
ISBN neniu
Temo Fabelo
Ĝenro Fantazio
Medio prezita
Loko de rakonto Mez-Tero
Tradukado
Kovrilpaĝo dizajnita de Maŝa Baĵenova
Kovrilpaĝo dizajnita de Maŝa Baĵenova
Tradukinto Christopher Gledhill, William Auld (Poemoj)
Eldonjaro de tradukita versio 2013
Urbo de tradukita versio Kaliningrado
Eldoninto de tradukita versio Sezonoj
Paĝoj de tradukita versio 224
ISBN de tradukita versio neniu
vdr

La Hobito, aŭ Tien kaj Reen (angle The Hobbit - or There and Back Again) estas libro verkita de J.R.R. Tolkien, unue rakontita por ties infanoj, poste pliampleksigita libren kaj eldonita en 1937. Ĝi estis la vera debuto por Tolkien kiel populara aŭtoro, kaj ĝia furoro pretigis la vojon por la giganta La Mastro de l' Ringoj.

Kompare kun la aliaj verkoj de Tolkien, La Hobito vere estas porinfana libro. La lingvo estas pli facila, pli klariga, pli amuza. Poste li profunde pentis pri tio, ĉar ĝi donis al lia mitologio nekoheron. Tial, je la apero de La Mastro de l' Ringoj li devis revizii kaj reeldoni la libron en pli matura stato.

La libro temas pri la hobito Bilbo, kiu, vivinte komfortan vivon, subite estas vizitata de la sorĉisto Gandalf kaj dekdu gnomoj. Drako Smaug forĉasintis la gnomaron de ties monto Erebor, kaj nun kuŝas en la mont-interno sur sia kolektita trezoro kiel daŭra minaco por gnomoj kaj homoj. La ok vizitantoj konvinkas Bilbon kunveturi al Erebor por eble friponi la drakon per hobita ruzo. Survoje ili devas transpasi multajn agrablojn kaj malagrablaĵojn, menciindas la domo de ursoviro Beorn, grandega arbaro de Elfoj, kaj antaŭ ĉio nebula montaro, en kies mezo perdiĝas Bilbo, ektrovas magian ringon kies kapablo senaperigi la portanton savas lin de la povra estulo Gollum. Finfine la ularo atingas la monton, kaj sukcesas elinstigi la drakon, kiu baldaŭ trovas sian morton je sago. La gnomoj reprenas potencon monte, kaj Bilbo povas hejmeniri. Sed, kaj li kaj la Ringo reaperas en La Mastro de l' Ringoj

La Hobito ekzistas en Esperanta traduko, kiu malgraŭ makuloj estas leginda (vidu Recenzon de Paul Gubbins). Sed la mankojn vidas nur tiu, kiu konas la originalon - se oni legas la libron nur kiel Esperantan tekston, ĝi estas unu el plej bonaj stiloj en moderna Esperanto.

La hobito aŭ tien kaj reen, esperantigis Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), provlegis Wolfgang Kirschstein kaj Halina Gorecka, eldonis Sezonoj 2000, Jekaterinburg, 224 p.

Eksteraj ligiloj