La Praktiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Praktiko, 'La gazeto, kiu instruas kaj amuzas' aperis de 1932 ĝis 1941 kaj de 1946 ĝis 1970.

Antaŭ la milito ĝi aperis monate kaj havis 12-16 paĝoj en formato 31x24 cm. La eldoninto estis la Internacia Cseh-Instituto en Hago (Nederlando) kaj la redaktoro Andreo Cseh. La tiamaj konstantaj rubrikoj estis: Lernu per la eraroj!; Al la venko; La mondo ridas; La mondo estas interesa; Informoj; Konkursoj; Grafologio; Korespondu. Ĝi enhavis multajn fotojn pri la Esperantista vivo. Ĉar la Esperanto-gazetaro en aliaj eŭropaj landoj en la 1930-aj jaroj pli kaj pli mutiĝis dum La Praktiko eltenis ĝis 1941, ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas interesa fonto pri la historio de la Esperanto-Movado en tiu epoko. Tiel ekzemple ĝi raportis en 1936 sub la titolo: "La germana registaro kontraŭ Esperanto": »La germanregna ministro Hess .. malpermesis al ĉiuj membroj de la nacisocialista partio .. aparteni al iu artlingva organizaĵo. .. La entrepreno "Heroldo de Esperanto" intencas transiri en alian landon ..« (La Praktiko 1936/5 (53), p. 11, 1a kol.).

Baldaŭ post la milito ĝi jam reaperis kun sama celo, instigi al praktikado de Esperanto, ligi al la Movado kaj doni facilan legaĵojn "post la kurso".

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ