Usona Esperantisto (bulteno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de la usona nacia organizo de Esperanto, Esperanto-USA. Antaŭaj bultenoj inkluzivis North American Esperanto Review, ELNA Newsletter kaj Esperanto USA.

Ĝi estas eldonita dumonate, kaj enhavas diversajn artikolojn pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, librajn recenzojn, listojn de novaj libroj aperantaj en la libroservo, kaj informon pri esperantaj turismaj okazaĵoj.

Artikoloj aperas foje en la angla sed ĉefe en Esperanto.

Iamaj redaktantoj inkluzivas Cathy Schulze, Philip Brewer, Ionel Oneţ, Don Harlow kaj Joel Amis. Nun ĝin redaktas Hoss Firooznia.

Eksteraj ligiloj