La atestanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La atestanto
Originala titolo A tanu
Produktadlando Flago-de-Hungario.svg Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1979
Daŭro 103 minutoj
Reĝisoro(j) Péter Bacsó
Scenaro Péter Bacsó
Muziko György Vukán, Szabolcs Fényes
Ĉefrolantoj Ferenc Kállai
Produkto Mafilm (Hungara Filmejo)
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

La atestanto, origine hungare A tanu estas la plej sukcesa malpermesita hungara filmo en Hungario. La origina hungara titolo ortografie estas malĝusta, tial komprenu: A tanú. En 1981 oni prezentis ĝin en Francio, kie 32 landoj aĉetis ĝin. Tiutempe jam ankaŭ en Hungario ĝi estis videbla sen propagando. En fino de la socialismo ankaŭ la Hungara Televizio prezentis la filmon.

Historio [redakti]

La historio estis okazanta en 1950 en Hungario, tamen la tuta filmo prezentis ankaŭ la tutan socialismon. La ĉefrolanto estas simpla digogardanto nomata "kamarado Pelikán". La alia ĉefrolanto estas "kamarado ministro" (Zoltán Fábry (reĝisoro)). Malpli gravaj rolantoj estas "kamarado Virág", "kamarado Bástya" kaj "kamaradino Gogolák".

Kamarado Pelikán faras sekrete buĉadon de porko, ĉar la familio malsatas. En la sekva tago lia pli frua konatulo, kiu estas ministro, trovas la porkaĵon, tial kamarado Pelikán tuj trovas sin en malliberejo. Post tagoj li havas gravan taskon: estri naĝejon, jam kiel libera homo. Tie li ne rekonas kamaradon Bástya, tial denove li trovas sin en malliberejo. Tio okazas same kelkfoje. Fine kamarado Pelikán ne estas pendumita, kiu estas tiutempe tre bona famo.

La historio mem estis tiel sukcesa, ke oni faris pli novan filmon en 1994 kun titolo Denove atestanto.

Menciindaj rolantoj estis Lajos Őze (kamarado Virág) kaj Károly Bicskey.

Nur tiu komprenas la filmon, kiu travivis la socialismon, por aliaj la historio ne estas komprenebla.