La Dormanto Vekiĝas (angleThe Sleeper Awakes) estas malutopia romano de H. G. Wells pri viro, kiu dormas ducent tri jarojn, kaj tiam vekiĝas en tute ŝanĝita Londono, kiam, pro la interezo de sia bankkonto, li estas la plej riĉa viro en la mondo.
Ĝi unue anglalingve aperis en la jaro 1899 kun la titolo When The Sleeper Wakes (esperanteKiam la Dormanto Vekiĝas). Wells, kiu malŝatis multajn partojn de sia originala versio, reverkis la romanon en 1910.
„ Multaj el la antaŭdiraĵoj, faritaj jam antaŭ 30 jaroj, efektiviĝis; aliaj feliĉe ne. La traduko ĝenerale bona kaj komprenebla, tamen parte montras stilon malglatan ”
„ Do, bona libro, tre agrable legebla kaj plena je elpensoj fortigaj. Ni salutu tiun genian, honestan aŭtoron, dankante lin pro lia sincera homliberiga laboro. En la traduko estas sufiĉe multaj lingvaj kaj presaj eraroj. Bela eldono agrabla por la okulo. ”