La geedziĝo de Figaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libreto de la premiero de la opero en Prago, 1786

La geedziĝo de Figaro aŭ (en la itallingva origina versio) Le nozze di Figaro estas opero de Wolfgang Amadeus Mozart KV 492. La itala libreto devenas de Lorenzo da Ponte kaj baziĝas sur la komedio La Folle Journée ou le Mariage de Figaro (La freneza tago aŭ la geedziĝo de Figaro) de Pierre Augustin Caron de Beaumarchais el la jaro 1778. La unua prezentado okazis la 1-an de majo 1786 en la viena Burg-teatro. La operagado okazas je la kastelo de grafo Almaviva en Aguasfrescas en la proksimo de Sevilo ĉ. 1780.

Agado

La agado de la opero estas rekta daŭrigo de la teatraĵo de Beaumarchais Le Barbier de Seville (La barbiro de Sevilo) – kaj de tiu de Il barbiere di Siviglia de Gioachino Rossini[1]. Rosina nun estas grafino Almaviva; ŝia edzo klopodas sukcesi pri la amo de Susanna, fianĉino de Figaro. Kiam li malkovras la paĝion Cherubino ĉe la grafino, li provas forŝovi lin havigante al li oficirpatenton. Figaro eniris en la servo al la grafo kaj ĵus preparantas sian geedziĝon kun la ĉambristino de Rosina, Susanna. La rolon de Cherubino kantas virino, do ĝi estas pantalonrolo.

Filmoj

Referencoj

  1. La geedziĝo de Figaro antaŭ Rossini ankaŭ estis muzikigita fare de Giovanni Paisiello
  2. Figaros Hochzeit (1949) en la deutschen und angla versio de Internet Movie Database
  3. Le nozze di Figaro (1975) en Interreta filma datumbazo (angle)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:BAM