Dietrich Fischer-Dieskau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dietrich Fischer-Dieskau
Persona informo
Dietrich Fischer-Dieskau
Naskiĝo 28-an de majo 1925 (1925-05-28)
en Berlino
Morto 18-an de majo 2012 (2012-05-18) (86-jaraĝa)
en Berg
Tombo Friedhof Heerstraße vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana RegnoGermanioVajmara RespublikoNazia Germanio vd
Alma mater Universitato de Artoj Berlino vd
Familio
Edz(in)o Irmgard Poppen • Ruth Leuwerik • Kristina Pugell • Júlia Várady vd
Infanoj Mathias Fischer-Dieskau • Martin Fischer-Dieskau • Manuel Fischer-Dieskau vd
Profesio
Okupo operkantisto • dirigentomuzikistokomponisto • muzikologo vd
Laborkampo operooratorioĉambra muziko vd
Aktiva dum 1947–2012 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dietrich Fischer-Dieskau (naskiĝis la 28-an de majo 1925 en Berlino, mortis la 18-an de majo 2012 en Berg) estis germana kantisto (baritono), dirigento, pentristo, verkisto pri muziko kaj deklamisto. Fischer-Dieskau validas kiel unu el la plej gravaj lido- kaj operkantistoj de la 20-a jarcento. Per pli ol 400 sondiskoj li estas la plej ofte registrita kantisto entute.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

En lia familio muziko havis longan tradicion, jam Bach omaĝis en 1742 al lia praulo, nobelo Carl Heinrich de Dieskau, la kamparano-kantaton BWV 212. Lia avo estis pastro kaj himnologiisto Albert Fischer. La gepatroj, la patro filologo de la latina kaj malnovgreka, la patrino instruisto, progresigis la talenton de la filo, ebligante al li kiel jam 16-jara kantedukon ĉe Georg A. Walter, post tio ekde 1942 ĉe Hermann Weissenborn en la Berlina Muzikakademio. Lia frato estis eklezimuzikisto Klaus Fischer-Dieskau.

Fischer-Dieskau estis rekrutigita de la Wehrmacht kaj eniris en Italujo en usonan militkaptitecon, dum kiu li plue daŭrigis siajn kantstudojn meminstrue. Siajn unuajn koncertojn li prezentis en la usona militkaptitejo en Italujo. Post reveno el la militkaptiteco li unuafoje prezentis en 1947 kun Deutsches Requiem de Brahms okaze de prezentado en Badenweiler, post kiam la baritonsolisto pro malsaniĝo ne povis kanti.[2]

La vera kariero de Fischer-Dieskau komencis januaron de 1948, kiam li – ankoraŭ studanto de Hermann Weissenborn – unuafoj kantis Winterreise de Schubert por la usona militradiostacio RIAS. En la sama jaro lin dungis la Germana Opero je Berlino, je kiu li interalie kantis la rolojn de Marquis Posa en Don Carlos kaj de Wolfram en Tannhäuser. En 1949 okazis la unua surdiskiĝo per Vier ernste Gesänge de Brahms. En la sama jaro li gastkoncertis sur la operscenejoj en Munkeno kaj Vieno. Aliaj stacioj: en 1951 la Lieder eines fahrenden Gesellen de Gustav Mahler je la festivalo de Salcburgo sub direktado de Wilhelm Furtwängler. En la sama jaro Fischer-Dieskau prezentis la Brahms-lidojn dum la festivalo je Edinburgo. En 1952 li koncertvojaĝis tra usono kaj prezentis la unuan fojonje la festivalo de Bayreuth per la rolo de Wolfram en Tannhäuser. La 30-an de majo 1962 Fischer-Dieskau kunkantis kadre de la konsekrado de la nova katedralo de Coventry je la unua prezentado de War Requiem de Benjamin Britten. Li kantis apud la brita tenoro Peter Pears.[3] Fischer-Dieskau validas ankaŭ kiel antaŭeniganto de la muziko de la 20-a jarcento, ekzemple de Hans Werner Henze kaj Aribert Reimann.[4] Multjara kaj plej grava lid-akompanisto de Fischer-Dieskaus ĉe piano estis precipe Gerald Moore, kun kiu li plurfoje surdiskigis la lidociklon Winterreise de Schubert.

Liaj esencaj stacioj poste estis prezentadoj en Carnegie Hall je Novjorko, en la Germana Opero je Berlino, en la Viena Ŝtata Opero, en la Bavara Ŝtatopero je Munkeno kaj en la Reĝa Operejo je Londono. Lia repertuaro ampleksis proksimume tri mil lidojn de proksimume ĉent diversaj komponistoj.

Ekde 1983 Dietrich Fischer-Dieskau estis profesoro ĉe la Universitato de Artoj je Berlino, ekde 1991 membro de la Libera Akademio de Artoj je Hamburgo. La 31-an de decembro 1992 li finis sian karieron en Munkeno per silvestra pompkoncerto, kies lasta programero estis la finfugo Tutto nel mondo è burla el Falstaff de Verdi.

En 1949 Fischer-Dieskau geedziĝis kun sia unua edzino, violonĉelisto Irmgard Poppen. Ŝi mortis en 1963 je la nasko de la tria filo. Sekvis en (1965–1967) geedzeco kun aktorino Ruth Leuwerik, poste tria geedzeco (1968–1975) kun Kristina Pugell, filino de usona kantinstruisto. Ekde 1977 Dietrich Fischer-Dieskau estis kvaran fojon geedziĝinta kun kantistino Júlia Várady.

Opinioj pri li de kolegoj[redakti | redakti fonton]

Post lia morto lia kolego René Kollo laŭdis Ditriĥon Fischer-Dieskau kiel „laŭvoĉe destinita por la lido“ kaj de „tre ĉarma, tre helpema, tre amika“ karaktero.[5] Brigitte Fassbaender diris, ke la kantisto estis „tre sentema homo de ega menta klareco. Por ĉiuj, kiuj laboris kun li, li ĉiam estis altagrade modela. Li simple estis natura, granda aŭtoritatulo.“[6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Traktaĵoj:

  • Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Werden, Wesen, Wirkung. Brockhaus, Wiesbaden 1971, ISBN 3-7653-0244-9.
  • Wagner und Nietzsche: der Mystagoge und sein Abtrünniger. Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1974.
  • Robert Schumann: Wort und Musik. Das Vokalwerk. Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1981, ISBN 3-421-06068-1.
  • Nachklang. Ansichten und Erinnerungen. Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1987, ISBN 3-421-06368-0.
  • Wenn Musik der Liebe Nahrung ist. Künstlerschicksale im 19. Jahrhundert. Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1990, ISBN 3-421-06571-3.
  • Fern die Klage des Fauns. Claude Debussy und seine Welt. Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1993, ISBN 3-421-06651-5.
  • Schubert und seine Lieder. Deutsche Verlags-Anstalt, Stuttgart 1996, ISBN 3-421-05051-1 (Taschenbuchausgabe: Franz Schubert und seine Lieder. Insel, Frankfurto 1999, ISBN 3-458-34219-2).
  • Carl Friedrich Zelter und das Berliner Musikleben seiner Zeit. Eine Biographie. Nicolai, Berlino 1997, ISBN 3-87584-652-4.
  • Zeit eines Lebens. Auf Fährtensuche. Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 2000, ISBN 3-421-05368-5.
  • Musik im Gespräch. Streifzüge durch die Klassik mit Eleonore Büning. Propyläen, Munkeno 2003, ISBN 3-549-07178-7.
  • Goethe als Intendant. Theaterleidenschaften im klassischen Weimar. dtv, Munkeno 2006, ISBN 3-423-24581-6.
  • Johannes Brahms. Leben und Lieder. List, Berlin 2008, ISBN 978-3-548-60828-0.
  • Jupiter und ich. Begegnungen mit Furtwängler. Berlin Univ. Press, Berlino 2009, ISBN 978-3-940432-66-7.

Kiel eldonisto:

Aŭdekzemploj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolf-Eberhard von Lewinski: Dietrich Fischer-Dieskau: Interviews – Tatsachen – Meinungen. Piper, Munkeno 1988, ISBN 3-492-18266-6.
  • Hans A. Neunzig: Dietrich Fischer-Dieskau – Ein Leben in Bildern. Henschel-Verlag, Berlino 2005, ISBN 3-89487-499-6.
  • Monika Wolf: Dietrich Fischer-Dieskau. Verzeichnis der Tonaufnahmen. Schneider, Tutzing 2000, ISBN 3-7952-0999-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marquis Who's Who in the World, 2004
  2. Nadine Zeller: Kariero komencis en Badenweiler. Unua prezentado de Fischer-Dieskau. En: Badische Zeitung. 25-an de majo 2012 (preseldono). Vokita la 30-an de majo 2012.
  3. Le grand baryton allemand Dietrich Fischer-Dieskau est mort; nekrolo ĉe auf lemonde.fr de la 18-a de majo 2012; vokita la 18-an de majo 2012
  4. „Jahrhundertsänger“: Dietrich Fischer-Dieskau ist tot; nekrologo ĉe spiegel.de de la 18-a de majo 2012; vokita la 18-an de majo 2012
  5. Anke Schäfer: „Stimmlich einfach prädestiniert für das Lied“: René Kollo zum Tod von Dietrich Fischer-Dieskau; intervjuo ĉe Deutschlandradio Kultur, Sendung Fazit de la 18-an de majo 2012.
  6. Ulrike Timm: „Ein kluger Intellektueller, der sich nicht zufriedengab mit der Opernbühne“: Sängerkollegin Brigitte Fassbaender zum Tod von Dietrich Fischer-Dieskau; intervjuo ĉe Deutschlandradio Kultur, radiofelietono, 18-an de majo 2012.