La interna milito en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La interna milito en Francio estis verkita de Karlo Markso (originale: Karl Marx) kiel prelego al la Ĝenerala Konsilantaro de la Internacio, kun la celo distribui al la laboristoj de ĉiuj landoj klaran komprenon de la karaktero kaj de la tutmonda signifo de la heroa lukto de la Parizaj Komunumanoj kaj ilia historia sperto, de kiu lernindas. La libro vaste cirkulis antaŭ 1872, kaj estis tradukita en plurajn lingvojn kaj publikiĝis tra Eŭropo kaj Usono.

Publikiĝo[redakti | redakti fonton]

La interna milito en Francio-n originale eldonigis Markso kiel nur tria prelego al la Ĝenerala Konsilantaro de la Internacio, apartigitan en kvar ĉapitrojn. En 1891, je la 20-a datreveno de la Pariza Komunumo, Friedrich Engels kunmetis novan kolekton de la verko. Engels decidis inkluzivigi la unuajn du prelegojn, kiujn faris Markso al la Internacio--tiel provizante aldonan historian fonon al la Interna Milito de la rakonto de Markso pri la franca-prusa milito (julio ĝis septembro, 1870).

Ĝi aperis en Esperanto tradukita fare de Vilhelmo Lutermano:

  • Karlo Markso: La interna milito en Francio, tradukis Vilhelmo Lutermano, Novjorko: Mondial, 2005, 137 paĝoj.

Teoriaj Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Por Markso, la historio de la Pariza Komunumo igis lin rekonsideri la signifon de iuj el siaj pli fruaj skribaĵoj. En pli malfrua antaŭparolo al la Komunista Manifesto, Markso skribis, ke "neniu speciala akcento estas metita sur la revoluciaj agoj proponitaj ĉe la fino de la 2-a Sekcio. Tiu frazaro estus, en multaj konsideroj, tre malsame dirita hodiaŭ." Estas en tiu pli frua frazaro, kiu klopodis montri la procezon de laborista fortpreno de ŝtata povo. Post la eldono de La interna milito en Francio, "Unu afero precipe estis pruvita per la Komunumo, i.a., ke 'la laborista klaso ne povas simple preni pretfaritan ŝtatan maŝinaĵon, kaj utiligi ĝin por siaj propraj celoj.'"

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 25-an de decembro, 2006.