Palaco de studado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La palaco de studado)
Saltu al: navigado, serĉo
La Palaco de studado

La palaco de studado (koree:인민대학습당) estis konstruita en tradicia Korea stilo en Aprilo 1982 en Pjongjango. la konstruado trairis periodon de 21 monatoj al naskiĝtago de Kim Il-sung. La biblioteko malfermis kiel la "centro por la projekto de intelektismado la tuta socio kaj rifuĝo de homoj por la tutaj homoj." La areo de la domego estas 100.000 m² kun 10 etaĝoj kaj 600 ĉambroj. Ĝia biblioteko enhavas 30 milionojn da libroj (ĉirkaŭ 10,800 dokumentoj, 15 milionaj libroj en fremdaj lingvoj) kiu ankaŭ inkluzivas verkojn de de Kim Il-sung kaj Kim Jong-il. kaj legi fremdajn librojn bezonas specialan permeson. La biblioteko estas la nacia centro de Ĵuĉe-studado, kaj unu ĉiĉerono lekcias pri "Granda Gvidanto" Kim Il-sung kaj "Granda Gvidanto" Kim Jong-il je 90 minutoj tage.

Bilda galerio[redakti | redakti fonton]