La ruĝa piramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Red Pyramid
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Rick Riordan
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 4-a de majo 2010
Eldonejo Disney Publishing Worldwide
Ĝenro aventura fikcio • fantasto • young adult fiction
vdr

La Ruĝa Piramido - La Kane-Kronikoj (origina anglalingva titolo: The Red Pyramid - The Kane Chronicles) estas fantasta romano de la usona aŭtoro Rick Riordan. Ĝi estas la unua libro en la trilogia serio La Kane-Kronikoj kaj estis publikigita en 2010. En la fokuso de la rakonto estas la ĉeffiguraj gefratoj Sadie kaj Carter Kane. La romano ĝis la komenco de 2022 estis tradukita en 19 lingvojn el ĝia originala angla versio.

La libro sekvas la Kane-gefratojn, Carter kaj Sadie, kiam ili malkovras ke ili devenas kaj de la faraonoj kaj kaj de magiistoj de antikva Egiptio. Kiel rezulto, ili povas kaj gastigi diojn kaj uzi magion. La duopo senscie gastigas la egiptajn diojn Horuso kaj Izisa, dum ilia patro estas prenita kiel gastiganto fare de Oziriso kiu estas kaptita fare de Set. Ili estas ĵetitaj en aventuron por savi sian patron, dum ili samtempe provas savi la mondon de detruo. La romano estas skribita kvazaŭ ĝi estas transskribo de sonregistraĵo de gefratoj Carter kaj Sadie Kane, alterne rakontita en unua gramatika persono fare de la gefratoj.

La Ruĝa Piramido ricevis ĝenerale pozitivajn recenzojn kun kritikistoj laŭdantaj ĝian rapidecon, agon kaj intrigon. La romano estis en la furorlisto de Amazon Children. Ĝi ankaŭ gajnis premion de plej bona libroj fare de la usona ĵurnalo School Library Journal, kaj same honoriĝis per la premio Red House Children's Book Award de 2011. La anglalingva aŭdlibro de La Ruĝa Piramido, rakontita fare de Katherine Kellgren kaj Kevin P. Free, estis finalisto ĉe la Premio de Aŭdlibro de la Jaro de 2011, organizita per la usona ĵurnalo Publishers Weekly.