Laacher See

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Laacher See
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Koordinatoj 50°25′N 7°16′O / 50.417, 7.267Koordinatoj: 50°25′N 7°16′O / 50.417, 7.267
Speco de la lago Kratera lago
Landoj de la baseno Germanio
Surfaca areo 3,3 km²
Maksimuma profundo 53 m
Surfaca alto 275 m

Laacher See estas lago en Rejnlando-Palatinato en Germanio.

Ĝi okupas tion kio estas supoze kratero en la vulkana formacio Eifel, kaj tio ke la pumika ŝtono kaj bazaltaj altaĵoj en grandaj kvantoj estas ĉirkaŭ ĝi donas verŝajnecon al ĉi tiu teorio. La lago kuŝas je 850 ft. pli supre de la marnivelo, estas de 5 mejloj en cirkonferenco kaj estas ĉirkaŭbarita per amfiteatro de altaj montetoj. La akvo estas lazura en koloro, tre malvarma kaj amara je la gusto. La lago havas ne naturan elfluejon kaj sekve estas subjektita al konsiderebla pligrandiĝo kaj falo. Sur la okcidenta flanko kuŝas la Benediktana monaĥejo de Abatejo Maria Laach (Abbatia Lacensis), fundamentita en 1093 per Henriko II, grafo de palatinato de la Rejno.

Panorama bildo
Panorama bildo