Laberinto de pasiones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laberinto de pasiones
filmo
Originala titolo Laberinto de pasiones
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1982, 22 nov. 1990
Ĝenro komedia filmo, samseksemeca filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Pedro Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Cecilia Roth • Helga Liné • Antonio Banderas • Agustín Almodóvar • Imanol Arias • Pedro Almodóvar • Marta Fernández Muro • Cristina Sánchez Pascual • Ofelia Angélica
IMDb
vdr

Laberinto de pasiones (Pasia labirinto) estas hispana filmo de 1982 verkita kaj reĝisorita de la kinreĝisoro Pedro Almodóvar. Protagonistas en ĝi Cecilia Roth kaj Imanol Arias kaj ĝi estis la unua filmo de Antonio Banderas. Ĝi estas la dua filmo de Almodóvar, post Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (1980). Almodóvar disponis tiuokaze de plia alta buĝeto por tiu dua filmo, kiu iĝis pli kompleksa kaj bonkvalita.

La filmo temas pri troseksema kantistino kaj princo de Mezoriento. La tiama kritiko ne laŭdis la filmon, sed ĝi iom sukcesis kaj finfine iĝis kulta filmo. La agado okazas en Madrido, dum la epoko de la Madrida Movida, nome periodo de seksa malfermo post la frankisma epoko kaj la komenco de la problemo de Aidoso.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo estas absolute freneza: startas per la vivo de stranguloj, kiuj pli kaj pli interplektiĝas en bobelo neenpenetrebla. Riza Niro (Imanol Arias), filo de la elpostenigita imperiestro de Tirán (vortoludo inter tirano kaj Irano) alvenas al amuza kaj freneza Madrido. Juna troseksema kantistino Sexi (Cecilia Roth) estas membro de violentema muzikgrupo, dum li interesiĝas plie pri kosmetikaĵoj kaj viroj ol pri virinoj. Siaflanke la princon serĉas tiraniaj dekstruloj (por kidnapi lin) kaj grafino (por seksallogi lin). Kaj Sexi kaj Riza Niro serĉas virojn kaj tiukadre Riza konas Fabio (Fabio McNamara), samseksema punkulo kiu enkondukas lin al nokta diboĉemo. Tiuetose Riza, sub pseŭdónimo de Johnny, konas la anojn de la grupo Ellos (Ili). Survoje al scenejo, Eusebio, la kantisto, suferas akcidenton kaj Johnny iĝas la nova soloisto. Siavice Sexi estas la kantistino de la grupo Las Ex (La Eks-ulinoj), komponita per eks-kunulinoj de la anoj de Ellos. Ekas amafero.

Post malsukcesaj seksoklopodoj, evidentas komuna destino por Sexi kaj Riza, kiuj decidas kunresti. Riza konfesas al Sexi sian identecon kaj eventualan revenon al la insulo Contadora (en Panamo), kie lia patro, la imperestro Tyrani, vivas ekzile. Helpas la planon Queti (Marta Fernández Muro), superfanulino de Sexi, kiu lasos sian patron, kiu perfortas ŝin pensante, ke ŝi estas la patrino, kaj anstataŭos ŝin kaj en la grupo kaj hejme. Aliflanke, Sadec (Antonio Banderas), sperta flaremulo, komprenas, ke la viro kun kiu iam seksumis estas precize Riza Niro, persekutita de la patriotoj.

La princino Toraya (nomo parodia pri Soraja, Helga Liné), eks-edzino kaj eks-imperiestrino de Tyrán, ekkonas, ke Riza estas en Madrido, kaj trovas lin, precize en sia sama hotelo. Sexi venas renkontiĝi kun Riza kaj trafas ŝin, kiu estis fakte la unua virino en la vivo de Riza. Detruita per la perfido de Riza, fuĝas tra la ardaj stratoj de Madrido, spite la fakton ke Sexi sentas neracian panikon pro la suna varmo. Sekvas pliaj labirinteroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Cecilia Roth estas Sexilia.
  • Imanol Arias estas Riza.
  • Helga Liné estas Toraya.
  • Marta Fernandez Muro estas Queti.
  • Antonio Banderas estas Sadec.
  • Fernando Vivanco estas Doctor de la Peña.
  • Ofelia Angélica estas Susana.
  • Luis Ciges estas la patro de Queti.
  • Ángel Álcazar estas Eusebio.
  • Concha Gregorí estas Angustias.
  • Augustin Almodóvar estas Hassan.
  • Cristina Pascual estas la fianĉino de Eusebio.
  • Fabio McNamara estas Fabio.
  • Santiago Auserón estas Angel.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laberinto de pasiones en la hispana Vikipedio.