Lajo (poezio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lajo (france: lai) estis formo de kanto komponata en norda Eŭropo, precipe Francio kaj Germanio, de la 13-a ĝis la malfrua 14-a jarcento.

La poezia formo de la lajo kutime havas kelkajn strofojn, el kiuj neniuj havas la saman formon. Rezulte, la akompana muziko konsistas el sekcioj, kiuj ne ripetiĝas. Tio ĉi distingas la lajon de aliaj oftaj specoj de muzike grava verso el la periodo (ekzemple, la rondelo kaj la balado). Ĉirkaŭ la fino de ĝia disvolviĝo en la 14-a jarcento, kelkaj lajoj ripetas strofojn, sed kutime nur en la pli longaj ekzemploj. Estas unu tre malfrua ekzemplo de lajo, verkita por funebri la malvenkon de la francoj en la batalo de Azincourt (1415), (Lay de la guerre, de Pierre de Nesson) sed nenia muziko por ĝi transvivis.

Estas kvar lajoj en la Roman de Fauvel, el kiuj ĉiuj estas anonimaj. La lajo atingis sian apogeon kiel muzika kaj poezia formo en la verkado de Guillaume de Machaut; 19 apartaj lajoj de tiu ĉi 14-jarcenta komponisto de ars nova transvivis, kaj ili staras inter liaj plej rafinitaj kaj tre ellaboritaj sekularaj komponaĵoj.

Aliaj terminoj por la lajo, aŭ por formoj tre similaj al la lajo, inkludas la descort (provenca) kaj la leich (germana).

Komponintoj de lajoj[redakti | redakti fonton]