Philippe de Vitry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Philippe de Vitry.

Philippe de VITRY (naskiĝis la 31-an de oktobro, 1291, mortis la 9-an de junio, 1361) estis franca komponisto, muzikteoriisto kaj poeto. Li estis la difina muzikteoriisto de la frua ars nova, kaj eminenta, kreema, kaj influhava komponisto.

Li naskiĝis en Parizo. Biografiaj detaloj pri lia vivo estas plenaj de mankoj, sed oni scias, ke li studis ĉe la Sorbonne. Poste li fariĝis eminenta figuro en la kortegoj de Karlo la 4-a, Filipo la 6-a, kaj Johano la 2-a, kaj servis kiel sekretario kaj konsilanto. Li estis kaj diplomato kaj soldato, kaj oni scias, ke li servis ĉe la sieĝo de Aiguillon en 1346. En 1351 li fariĝis la episkopo de Meaux, oriente de Parizo. Li mortis en Parizo.

Vitry estas fama en muzikhistorio precipe pro tio, ke li verkis la Ars Nova (1322), traktaton pri muziko, kiu donis sian nomon al la muziko de la tuta epoko. Liaj kontribuoj al notacio, aparte notacio de ritmo, estis speciale gravaj, kaj ebligis la liberan kaj tre kompleksan muzikon de la sekvantaj cent jaroj. En kelkaj flankoj la moderna sistemo de ritma notacio komenciĝis ĉe Vitry, kiu sin liberigis de la pli malnova ideo de la ritmaj modaloj, ŝablonoj ripetataj sen unuopa ennotigo.

Vitry verkis francajn kantojn kaj motetojn, sed nur la motetoj transvivis. Malsimile al la muziko de multaj el liaj samtempuloj, ĉiu moteto estas frape individua, esploranta unikan strukturan ideon. Vitry ankaŭ iniciatis la koncepton de izoritmo (izoritma linio estas tia, kia havas ripetajn ŝablonojn de ritmoj kaj tonaltoj, sed kies ŝablonoj nur parte koincidas kaj ne interrespondas — ekzemple linio de tri dek sinsekvaj notoj povus enhavi kvin ripetojn de sesnota melodio, kaj ses ripetojn de kvinnota ritmo).

Li estis vaste agnoskata kiel la plej granda muzikisto en sia tempo, kaj eĉ Petrarko skribis ardan laŭdon pri li: "...li estas la granda filozofo kaj verocelanto de nia epoko."