Ritma modalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En mezepoka muziko, la ritmaj modaloj estis ŝablonoj de longaj kaj mallongaj daŭroj trudataj al skribitaj notoj, kiuj alie aspektis egalaj. Ĉar moderna notacio de daŭro ankoraŭ ne evoluis ĝis la frua 13-a jarcento, komponistoj kaj kantistoj uzis anstataŭe metodon de ritma muzikado bazita sur kunteksto; kantistoj sciis kiun ŝablonon de longaj kaj mallongaj notoj apliki al ĉeno da notoj pro la pozicio de tiuj notoj ene de frazo, kaj pro enkonduka notacio je la komenco de la frazo indikanta modalnumeron.

La uzo de la ritmaj modaloj estas la plej difina trajto de la muziko de la skolo de Notre Dame, kiu prosperis de la malfrua 12-a ĝis frua 13-a jarcentoj, aparte la komponaĵoj de Léonin kaj Pérotin, sed ili estas oftaj ankaŭ en multo de cetera muziko de la ars antiqua ĝis ĉirkaŭ la fino de la 13-a jarcento. Specoj de komponaĵoj priverŝitaj de la modala ritmo inkludas organumon de Notre Dame (plej fame, la organumo triobla kaj organumo kvarobla de Pérotin), konduktuso, kaj diskantaj klaŭzoj. Pli malfrue en la jarcento, la motetoj de Petrus de Cruce kaj la multaj anonimaj komponistoj, kiuj devenis de diskantaj klaŭzoj, ankaŭ uzis modalan ritmon, ofte kun multe pli da komplekseco ol oni trovis pli frue en la jarcento: ekzemple ĉiuj voĉoj iafoje kantis en malsamaj modaloj, kaj ankaŭ en malsamaj lingvoj.

Estis ses ritmaj modaloj, kiel klarigite en la anonima traktato de ĉirkaŭ 1240, De mensurabili musica (antaŭe atribuita al Johannes de Garlandia, kiu laŭ niaj nunaj scioj vaste redaktis ĝin en la malfrua 13-a jarcento). Ĉiu modalo konsistis el mallonga grupo de longaj kaj mallongaj notdaŭroj, respondanta al metrika piedo, jene:

La ritmoj de la ses modaloj
  1. Longa-mallonga (trokeo)
  2. Mallonga-longa (jambo)
  3. Longa-mallonga-mallonga (daktilo)
  4. Mallonga-mallonga-longa (anapesto)
  5. Longa-longa (spondeo)
  6. Mallonga-mallonga (piriko)

Modernaj transskriboj de la ses modaloj kutime estas jenaj:

  1. Kvarono, okono (tial ĝenerale en takto 3/8)
  2. Okono, kvarono (en takto 3/8)
  3. Punktita kvarono, okono, kvarono (en takto 6/8)
  4. Okono, kvarono, punktita kvarono (en takto 6/8)
  5. Punktitaj kvaronoj (aŭ en takto 3/8 aŭ en 6/8)
  6. Okonoj (aŭ en takto 3/8 aŭ 6/8)

Individua okazo de ĉiu el tiuj ĉi modaloj estas nomata ordo.

Rekoninte kiu el la ses modaloj aplikiĝas al pasaĵo de neŭmoj, kantisto ĝenerale daŭrigis en tiu sama modalo ĝis la fino de frazo, aŭ kadenco.

Aliaj verkistoj, kiuj tuŝis la temon de ritmaj modaloj, inkludas Anonymous IV, kiu estas la ĉefa fonto pri la muziko de Léonin kaj Pérotin, kaj Franco de Kolonjo, kiu rekonis la limojn de la sistemo kaj iniciatis notacian metodon, en kiu la daŭron de ĉia noto signus ĝia formo.

Referencoj kaj plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Artikoloj "Rhythmic mode", "Johannes de Garlandia", "Franco of Cologne", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • The New Harvard Dictionary of Music, red. Don RANDEL. Cambridge, Massachusetts, Harvard University Press, 1986. ISBN 0-674-61525-5
  • Richard H. HOPPIN, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0-393-09090-6