Léonin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léonin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1149 (1149-11-30)
Morto 30-an de novembro 1209 (1209-11-30) (60-jaraĝa)
Lingvoj latina
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo
Verkoj Magnus Liber
vdr

Léonin (naskiĝinta proksimume 1150; mortinta proksimume 1210, ankaŭ latine Leoninus, eo laŭ la franca prononco Leoneno) estis instrumajstro ĉe la monaĥeja preĝejo kaj katedralo Notre Dame en Parizo kaj unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la skolo de Notre Dame.

Léonin estis pioniro de la plurvoĉeco. Lia duvoĉa muziko baziĝas sur plilarĝigitaj liturgiaj melodioj, alvenis libere komponitaj suprovoĉon kun vigla ritmo. Precipe lia verko Magnus liber organi (granda libro de organumoj) estas mejlŝtono de frua plurvoĉa muziko. Ĝi enhavas precipe (duvoĉajn) organumojn kaj kvartorganumoj por meso kaj liturgio de la horoj. La samtempuloj nomis Leonenon respekte „Optimus Organista“ (plej bona organumisto).

Léonin estis kune kun sia posteulo Pérotin la plej grava komponisto de la skolo de Notre Dame. Same kiel la arĥitektoj siatempaj Léonin provis formi siajn verkojn pli komplikaj. La muziko sonis pro la pluevoluo de la paralelorganumo al libera organumo nun pli fleksebla kaj varia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]