Lajos Fodor (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Fodor [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Lajos estis hungara kemiisto, profesoro.

Lajos Fodor [1] naskiĝis la 21-an de marto 1930 en Szombathely. Li mortis la 8-an de februaro 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Fodor akiris kemiistan diplomon en Sopron en 1953, poste li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Inter 1963 kaj 1968 li havis postenon en ministerio pri eduko, poste li daŭris la instruadon en la universitato. En 1975 li estis nomumita katedrestro. En 1963 li kandidatiĝis, en 1982 li doktoriĝis. En la studjaro 1981 li estis dekano, inter 1982-1987 vicrektoro, inter 1987-1990 rektoro. Li havis patentojn, tial li ricevis signifan ŝtatan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérletek porlasztó szárítóval (1958)
  • Katalizátorok a modern kémiában (1976)
  • Biomérnöki műveletek és alapfolyamatok (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.