Lajos Kisfaludy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Kisfaludy [lajoŝ kiŝfaludi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kisfaludy Lajos estis hungara kemiisto, farmaciisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1982).

Lajos Kisfaludy [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1924 en Ĉeĥoslovakio, en Gemer (distrikto Revúca). Li mortis la 30-an de oktobro 1988 en Budapeŝto.

Biografio

Lajos Kisfaludy apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion en Rimavská Sobota, universitaton en Budapeŝto. En 1944 li soldatiĝis, en Germana Regno (en la nuna Aŭstrio) li iĝis militkaptito. Hejmenveninta li daŭris la lernadon en la universitato, dume lia familio estis translokigita al Hungario en kadro de loĝantaroŝanĝo. Li diplomiĝis en 1948, poste li tuj esploris kaj instruis samloke en la universitato. Ekde 1956 li laboris en uzino pri medikamentoj. En 1965 li esploris en Ameriko. En 1975 li doktoriĝis el kemio. En 1984 li atingis la rangon titulara profesoro. Li okupiĝis precipe pri organika kemio kaj peptidoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1962-1988.

Verkaro (elekto)

  • Szerves kémiai laboratóriumi alapműveletek (1950)
  • Az elmélet és gyakorlat kapcsolata a peptidkémiában (1985)

Fontoj