Lajos Kovács (entomologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kovács (entomologo)
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1900 (1900-07-01)
en Budapeŝto
Morto 7-an de julio 1971 (1971-07-07) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo entomologo • lepidopterologio • arkivisto
vdr

Lajos Kovács [lajos kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovács Lajos estis hungara arkivisto, entomologo.

Lajos Kovács[1] naskiĝis la  1-an de julio 1900(nun 1900-07-01) en Budapeŝto, li mortis la 6-an de julio 1971 (laŭ alia informo la mortotago estas la 7-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kovács akiris pedagogian (1922) kaj filozofian (1926) diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány, krome licencon pri arkivado (1927). Post la licenco li estis subarkivisto (1927–1936), arkivisto (1936–1944), ĉefarkivisto, arkivestro (1944–1948) en la ĉefurba arkivejo. Li trudemeritiĝis en 1948, sed pli poste li laboris en la Hungara Nacia Muzeo ĝis sia morto. Li specialiĝis pri papilioj, eĉ ankaŭ hejme havis signifan papilikolekton. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A budai városkép kialakulása. (1929)
  • A régi pesti Vigadó építésének előzményei (1934)
  • A kamarai adminisztráció és a budai polgárok 1694. évi viszálya (1941)
  • Pest köztisztasági kérdései a XIX. század elején. (1947)
  • Az Euxoa-nem Magyarországon előforduló fajai. – A lepkeimágók dispersiójának kérdései. (1952)
  • Változások a magyarországi nagylepkék adataiban a Fauna Regni Hungariae, illetőleg az Abafi-Aigner lepkekönyvének megjelenése óta. (1958)
  • A Survey of the Taxa Related to Apamea monoglypha Hufn., with the Description of a New Species [Lepidoptera, Noctuidae]. (kunaŭtoro, 1969).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.