Laktokoktelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laktokoktelejo estas vendejo kaj trinkejo, en kiu plejparto de varoj estas produktitaj el lakto (fromaĝoj, jogurtoj) aŭ kukaĵoj kaj sukeraĵoj, manĝataj kune kun lakto, kakao, kafo kaj aliaj nealkoholaj trinkaĵoj. La gastoj povas ilin trinki kaj manĝi ĉe tabloj aŭ forporti ilin hejmen.

Ŝatata specialaĵo estas lakta koktelo, fraga glaciaĵo kirlita en lakto per kirlomaŝino.

Ofte ili funkcias kiel memserva manĝejo por rapida lunĉado, kiam la homoj rapidas al laboro kaj ne volas longe sidi en restoracio aŭ gastejo.