Langete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Langete
Langete en la centro de Langenthal
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 30 km
Akvokolekta areo 133 km²
Averaĝa trafluo 2 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 119 m
Enfluejo Murg
- Alteco 419 m
Geografio
Alfluantoj Schwarzenbach, Dietwilschyne
Rivero en Eŭropo
vdr

Langete (ankaŭ nomita Langeten) estas rivero en Supra Argovio en Kantono Berno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Langete fontas norde de Ahorngrat, kresto, kiu apartenas al la montmasivo de Napf sur alteco de proksimume 1119 m s.m. ĉe la koordinatoj47° 3′ 9″ N 7° 51′ 33″ O / 47.05250 °N, 7.85917 °O / 47.05250; 7.85917 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 9″ N 7° 51′ 33″ O / 47.05250 °N, 7.85917 °O / 47.05250; 7.85917 (mapo) sur la teritorio de la komunumo Eriswil.

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

La rivero post la fonto fluas nordnordokcidenten kaj dum la unuaj 3 kilometroj ĝis Eriswil rapide perdas altecon. Post Eriswil la rivero fluas rekte norden tra Huttwil, kie ĝi faras kurbon okcidenten kaj post unu kilometro post al alfluo de Schwarzenbach, kiu antaŭe unuiĝis kun Wissachen fluas denove suden. La rivero fluas nun tra Rorbach, poste tra Kleindietwil, kie al ĝi alfluas Dietwilschyne, kaj tiam tra Madiswil, Lotzwil, kaj la urbo Langenthal, kiu nomiĝas laŭ la rivereto.

Alfluo[redakti | redakti fonton]

Kvar kilometroj nordnordoriente de Langenthal sude de Murgenthal la rivero Langete kunfluas sur alteco de 419 m s.m. kun la rivero Rot. La kunigita rivero nun nomiĝas Murg kaj post du kilometroj norde de Murgenthal alfluas al Aro.

Averaĝa akvofluo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kunfluo kun Rot la averaĝa akvoluo estas 2 m³/Sek. Ĉe la mezurstacio Huttwil la averaĝa akvofluo estas 0,82 m³/Sek laŭ la jara averaĝo mezurita dum 2011.[1] Depende de la vetera situacio respektive de la sezono la akvofluo de Langete povas forte varii.

Historia ekspluatado de la akvo[redakti | redakti fonton]

Jam dum mezepoko en la jaro 1224 la monaĥoj de la Monaĥejo Sankt-Urban konstruis kanalsistemon por akvumi siajn kampojn. Tiuj instalaĵoj hodiaŭ estas metitaj sub protekto. En Eriswil, Huttwil, Rohrbach, Kleindietwil, Lindenholz, Lotzwil kaj Langenthal jam ek de mezepoko ekzistis muelejoj, segejoj kaj aliaj instalaĵoj, kiuj ekspluatis la energion de la akvo. En la 19-a jarcento sekvis kadre de la industriiĝo tekstilfabrikoj kaj elektrocentraloj.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bildoj[redakti | redakti fonton]