Laŭzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laozio (6a jarcento a. Kr.) (ĉine Lao-tseLaozi), laŭlitere "La maljunulo", estas grava ĉina filozofo kiu, laŭ la legendo, skribis la libron Daŭdeĝingo (ĉine Tao Te Ching, laŭ la traskribsistemo de Wade, aŭ Dao De Jing, laŭ pinyin: "La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto") kaj fondis la taoismon, unu el la tri ĉefaj religioj de tradicia Ĉinio (kune kun budhismo kaj konfuceismo), kaj, kun konfuceismo, parto de la fundamento de ĉina filozofio. Laozio kaj taoismo profunde influis la ĉinajn penson, arton kaj spiriton. Budhisma skolo influita de la taoismo estas la zen-budhismo.

La legendo pri la vivo de Laozio

Laozio estis pli aĝa samtempulo de Konfuceo. Li estis malaltranga oficisto de la regno Ĝou en la urbo Luojango. En la maljunaĝo, li malkontentis pri la mondo de la homoj kaj foriris okcidenten, rajdante sur la dorso de nigra bovo. Ĉe pasejo en la montoj, la soldatoj de tiea garnizono petis lin verki libron. Tie li verkis la libron Daŭdeĝingo kaj poste daŭrigis sian vojaĝon okcidenten al loko nekonata. Laŭ unu legendo, li iris al Hindio kaj instruis la estontan Budhon.

Laŭ Ĝuangzio (laŭ la Wade-sistemo Chuang-tse), taoisto de la 4a jarcento, Laozio estis saĝulo en la tempo de Konfuceo kaj mortis en Ĉinio mem.

Laŭ kleruloj de nia tempo, ne Laozio verkis la libron Dao De Jing, sed ĝi estas verkita de liaj studentoj inter la 6a kaj 3a jarcentoj a. Kr. Tamen la libro klare esprimas la verŝajnan penson de Laozio, se li entute ekzistis. (Simile, Sokrato kaj Jesuo ja ne verkis librojn, sed iliaj sekvintoj - kaj tial ne eblas scii kion ili mem fakte instruis).

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

En Esperanto

  • La Laoco tao-te-ĉin aŭ la libro de moralo (trad. Seiho Nishi, Amika Esperanto-Rondo / Laŭte!, Beauville 1996, 25 p.)
  • Richard Garnett: La pocio de Lao-ce (Brita Antologio, Roterdamo, p. 272-278)
  • Laozi: Lao-Cu Esperanta (Yamaga Taiji, Biblioteko Yamaga, 1992)
  • Laozi: Vojo kaj virto (Tutmonda sonoro, Budapessto 1981)
  • Wang Chongfang: La saĝeco de Laŭzi (La Gazeto, n-ro 155, julio 2011, p. 3-12)
  • Lao Zi - Esperanta-ĉina (trad. Sugin, 2011)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda