Daŭdeĝingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Daŭdeĝingo (ĉine: 道德經, Pinyin dao4 de2 jing1; Wade-Giles Tao teh ching; vidu (1)) "La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto" estas la plej konata fontoteksto de la taoismo. Ĝi estas tre mallonga libro – ĝi enhavas nur 5467 vortojn – kaj estas skribita en lingvo tre antikva kaj iafoje mistera. Tamen, ĝi estas libro tre profunda kaj tre saĝa. Escepte de la Biblio, ĝi estas la plej ofte tradukita libro de la mondo.

La libro temas pri la Tao (ĉine dao/tao, "Vojo") kaj Deo (ĉine de/teh, "Virto"). La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon, sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝiaj efiko kaj maniero estas videblaj en la agoj de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.

Homoj senĉese strebas – al riĉo, honoro, famo, eĉ al scio kaj sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino, vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.

La vera sanktulo – ne la sanktulo laŭ la estimo de homoj, sed la sanktulo kiu sekvas la Taon – ne vane strebas, sed agas kaj vivas laŭ la Tao, agas, paradokse, per senago (ĉine, wu wei):

38-a

La vera sanktulo ne konscias pri sia boneco,
tial li estas bona.
La malsaĝulo penas esti bona,
kaj tial ne estas bona.
La vera sanktulo faras nenion,
sed nenio estas nefarita.

8

La plej alta bono estas kiel akvo
Akvo donas vivon al la miriadaĵoj kaj ne strebas.
Ĝi fluas en lokojn malŝatatajn de homoj
tial ĝi estas kiel la Tao.
En loĝado, estu proksime al la tero.
En konduto kun aliaj, estu milda kaj kompata.
En parolado, estu vera.
En regado, estu justa.
En komercado, estu kompetenta.
En agado, estu ĝustatempa.
Ne batalo, ne kulpo.

48

En celado de klereco, ĉiutage iu estas havigita.
En celado de la Tao, ĉiutage iu estas malhavigita.
Malpli kaj malpli estas farita,
Ĝis senagado estas atingita.
Kiam nenio estas farita, nenio estas nefarita.
La subĉiela estas prenita per senagado.
Atingi ĝin per agado ne sufiĉas por preni la subĉielan.

(Notu : la ĉisupraj ne estas tradukitaj el la ĉina de la originalo, sed plejparte el la angla traduko de Feng kaj English).

Al la vera sanktulo, estas tri juveloj: kompato, modereco kaj humileco. La kontraŭo al ĉiu estas sinamo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas traduko de la tuta verko de la Daŭdeĝingo en Esperanto. WANG Chongfang, tradukinto de Kamelo Ŝjangzi kaj la Analektoj de Konfuceo, tradukis la libron.

Alia versio ŝuldiĝas al Jamaga Taiĵi. Tiu ĉi traduko servis kiel pontotraduko por fari version en la hispanan lingvon, fare de Eduardo Vivancos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]