Laperdiguera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laperdiguera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22126
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 0° 3′ U (mapo)41.99-0.044722222222219Koordinatoj: 41° 59′ N, 0° 3′ U (mapo) [+]
Alto 462 m [+]
Areo 11,315053 km² ( 113 1.5 053 ha) [+]
Laperdiguera (Provinco Ŭesko)
Laperdiguera (Provinco Ŭesko)
DEC
Laperdiguera
Laperdiguera
Situo de Laperdiguera
Laperdiguera (Hispanio)
Laperdiguera (Hispanio)
DEC
Laperdiguera
Laperdiguera
Situo de Laperdiguera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laperdiguera [+]
vdr

Laperdiguera [laperdiGEra] (aragone A Perdiguera) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Somontano de Barbastro, en la valo de la rivero Alcanadre. La loknomo "Laperdiguera" signifas perdrikejon, kaj tiukadre estas perdriko en la municipa blazono.

Ĝi limas norde kun Laluenga, oriente kun Berbegal kaj sude kun Torres de Alcanadre ene de la komarko.

La loĝloko Laperdiguera mem (462 msm)[1] estas je 47 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1225 kun Laluenga norde pli proksime; kaj laŭ ŝoseo A-1216 kun Pertusa okcidente kaj Berbegal sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn, kiel propra "Alcanadre" mem. [2]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Laperdiguera kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 95 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, fontanputo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]