Lasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lasero estas akronimo, kiu devenas de "Lum-Amplifo per Stimulata Eligo de Radioj". Ĝi estas aparato, kiu uzas kvantummeĥanikan efikon, stimulatan eligon, por produkti tre paralelan, unukoloran kaj samfazan faskon de lumradioj.

Ordinaraj fontoj de lumo, kiel elektraj lampoj, eligas fotonojn ĉiudirekte, kutime kun larĝa spektro de ondolongoj. La plimulto da lumfontoj ankaŭ estas nesamfazaj, t.e., ne estas faza rilato inter la eligitaj fotonoj.

Kontraste, lasero eligas fotonojn en mallarĝa, bone difinita fasko de lumo. La lumo ofte estas preskaŭ unukolora (konsistanta el unuopa ondolongo aŭ koloro), estas tre samfaza kaj ofte polarizita. Oni kreas tridimensiajn bildojn per holografio danke al laseroj.

Distancoj mezuriĝas danke al lasertelemetroj. La fasko, eligata el lasero, ofte havas tre malgrandan diverĝon (t.e. ĝi estas ege paralela). La fasko finfine larĝiĝos pro la efiko de difrakto, sed multe malpli, ol fasko de lumo, produktata alie. Fasko, produktata per malgranda laboratoria lasero kiel heliuma-neona (HeNe) lasero, larĝiĝas al proksimume du-kilometra diametro, se ĝi iras de la Tera supraĵo al la Luno.

Iuj specoj de laseroj, kiel tinkturaj laseroj, povas produkti lumon en larĝa amplekso de ondolongoj; tiu eco taŭgigas ilin por produktado de ege mallongaj pulsoj de lumo, ĉirkaŭ femtosekundaj (10-15 sekundoj).

Iuj laseroj malvarmigas atomojn ĝis malpli ol unu mK kun ekzemple ses laseroj po du uzataj vidalvide (Doppler-a malvarmigo): la atomoj sorbas la laserfotonojn, kies energio estas proksimume al tiu de la diferenco de energionivelo inter elektronikaj tavoloj de malvarmigitaj atomoj.

Laserlumo povas esti ege intensa, eĉ povante tranĉi ŝtalon kaj aliajn metalojn, kvazaŭ farus maldika fasko de energiaj partikloj.[1]


Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

Referencoj

  1. J. Wilson et J. F. B. Hawkes, Laser principles and Application, International Series in Optoelectronics, Prentice Hall, Englewood Cliffs, 194.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda