Leó Frankel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leó Frankel

FRANKEL Leó (28-an de februaro 1844, Óbuda–Újlak29-an de marto 1896, Parizo, Francio) estis revolucia politikisto, labormovada gvidanto, gvidanto en la Pariza Komuno de 1870–71. Oni elektis lin je gravaj pozicioj al la 1-a kaj [[2-a Internacio]j]. Li estis proksima kunlaboranto kaj amiko de Karl Marks, li havis gravan rolon en fondo de la Hungaria Ĝenerala Laborpartio.

Li estis filo de patruj-senta kuracisto, li mem lernis juvelarton kaj kiel ŝilda submajstro, li ekmigris en 1861 en okcidenta Eŭropo, kie li konatiĝis kun la socialisma laborista movado. Li laboris en Germanio kiel oraĵisto, poste li migris plu en 1867 al Parizo, poste al Londono, kie li konatiĝis kun Markso. Oni enprizonigis lin pro antaŭpreparo de la pariza komuno.

Lin liberigis revoluciuloj en septembro de 1870, li iĝis membro de la Nacia Gvardio kaj batalis sur la barikadoj. Post venko de la komuno, en marto de 1871, oni elektis lin unu gvidanto de la komitato por labor-, insdustrio- kaj komercaj aferoj (délégué unique). Post malvenko de la komuno, li fuĝis en Svislandon. La franca juĝistaro kondamnis lin je morto, en ties neĉeesto. Li translokiĝis en aŭgusto de 1871 al Londono.

Li estis sekretario de Aŭstrio kaj Hungario en la dua konferenco de la 1-a Internacio (Londono, sept. 1871.). Li apogis Markson en la diskuto kontraŭ la anarkiistoj, oni elektis lin en la ĉefkonsilion de la Internacio. Li prezentis en ties kunsidoj la situon de la hungara, aŭstra kaj germana laboristaj movadoj. Li veturis en 1875 tra Germanio al Aŭstrio, kie oni arestis lin. Ĉar la akuzoj jure ne estis fortaj, oni transdonis lin al la hungara registaro (ĉar oni ne volis liberigi lin), kiu liberegigis lin en 1876 kontraŭ kaŭcio.

Frankel estis ekde 1876 redaktoro de la semajngazeto Arbeiter Wochen-Chronik (aperis en Hungario) kaj politike batalis kontraŭ la Tisza-registaro, kiu volis uzi politikon de Bismarko. Li luktis por fondo de sendependa laborista partio kaj defendo de la rajtoj de la laboristoj. La laborista kongreso kunvenis en majo de 1880 kaj deklaris fondon de la Hungaria Ĝenerala Laborpartio kaj skizis marksisman partian programon.

Frankel estis arestita en junio de 1881 pro revolucia agado kaj estis enprizonigita ĝis 1883 en Vác. Post la liberiĝo, li veturis al Vieno, kie li partoprenis en antaŭpreparo de fondo de la la aŭstra laborista movado. Post kiam la franca registaro ĉesis la juĝproceson kontraŭ li, reveturis al Parizo.

Li prezidis en la establanta kongreso de la 2-a Internacio (1889), redaktis la monatan eldonaĵon L'Ère Nouvelle (Nova Epoko). Li partoprenis en la Brusela kongreso de la 2-a Internacio (1891), kie li batalis apud Engels, kontraŭ la reviziistoj.


Li mortis en 1896, lian ĉerkon akompanis miloj da francaj laboristoj en la Parizan tombejon Père Lachaise, kie memorigas pri li obelisko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Magyar Életrajzi Lexikon 1000-1990 / hungare