Leĝo de Moseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo el Torao

La Leĝo de MoseoTorao estas la unuaj kvin libroj de la Biblio, kies tradicia aŭtoro estas Moseo laŭ juda kredo:

  1. Genezo
  2. Eliro
  3. Levidoj
  4. Nombroj
  5. Readmono

La greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (buŝa Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue. La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.

La libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralordonojn de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.

Eksteraj ligiloj

greke http://st-takla.org/pub_oldtest/index_.html greke http://www.chabad.org/library/article.asp?AID=145402 greke http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=265&letter=T&search=Torah greke http://www.chabad.org/article.asp?AID=63255

Vidu ankaŭ