Le Cannet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Le Cannet
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Alpes-Maritimes
Arondismento Grasse
Kantono Le Cannet (ĉefurbo)
Urbestro S-ino Michèle Tabarot (UMP)
2001-2008
Poŝtkodo 06110
Kodo laŭ INSEE 06030
Demografio
Loĝantaro 43200  (2005)
Loĝdenso 5 468 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 43° 35′ N, 7° 1′ O43.5761111111117.0186111111111Koordinatoj: 43° 35′ N, 7° 1′ O
Alto De 12 al 285 m
Areo 7,71 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Le Cannet (Francio)
DEC
Le Cannet
Situo de Le Cannet
v  d  r
Information icon.svg

Le Cannet (okcitanlingve Lo Canet) estas mezgranda franca komunumo lokita apud Cannes, en la franca departemento Alpes-Maritimes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi havas proksimume 43.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cannetans.

Tiu turista kaj florumita urbo ricevis en 2006 regionan premion pri la valorigo de sia medio kaj vidindaĵoj. La ĉirkaŭaj montetoj ĝuas multnombrajn, variajn arbspecojn. La urbocentro estas tipe provenca, kun okraj fasadoj aŭ piedirantaj stratetoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Le Cannet, ĉefurbo de unu kantono, situas proksimume 2 kilometrojn el la Mediteraneo, norde de la strando kaj haveno de Cannes. Ĝi estas kelkfoje kromnomita la « Madejro de Francio », pro la doktoro Pietra Santa kiu nomigis ĝin tiel post vojaĝo al la Kanarioj. La urbo ĝuas vastan panoramon, el la insuloj Lérins ĝis la monto Estérel.

La klimato de Le Cannet estas mediteranea. Samkiel Romo, Le Cannet enhavas sep montetojn sur sia teritorio : Le Pézou, La Colle, Le Bosquet, Serra Capeou, Les Clauvins, Font-Marie kaj Les Bréguières. Grava romia vojo, la Via Julia, antaŭe pasis tra la montetoj : restas el ĝi kelkaj spuroj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Le Cannet estas la sesa plej multhoma komunumo de Alpes-Maritimes en 2006, sed la unua rilate al loĝdenso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]